Jürgen Wulff: Bonvolu mallonge prezenti vin mem kaj vian profesian vojon.
Katalin Kováts: Mi estas Katalin Kováts, mi estas hungarino, naskiĝis en Hungario de hungaraj gepatroj. La patrino estis padagogo, sed en la familio de mia patro estis de kvin aŭ ses generacioj retro estis pedagogoj. Do estas nature, ke mi sekvis tiun vojon kaj ankaŭ mia fratino. Ni estas ĉiuj pedagogoj iel – profesie aŭ instinkte. Mi loĝis proksime al Budapeŝto en iu minoritata slovaka vilaĝo, sed ni estis hungaroj tie. La patrinon ne lernis la hungaran, estante instruisto en la vilaĝo la patro estis hungaro sed komprenis la slovakan. Tiu punkto jam, loĝi kiel hungaro-minoritato en minoritata vilaĝo en Hungario donis iun interesan komencon de mia lingvistika kariero. Imagu, en lernejo ĉiam estis slovaka leciono por la vilaĝanoj. Mi devis ĉeesti sed ne devis partopreni. Ĉeesti por ke mi ne perdiĝu en la koridoro. Mi estis tie sed la gepatroj bedaŭrinde ne devigis min studi la slovakan. Tamen, kio eniris eliris, do mi komprenis baze, sed mi bedaŭras ke mi ne studis ĝin vere.
Poste, kiam mi ekkonis pri Zamenhof kaj ideoj ke estas pluraj lingvoj en Bjalistoko kaj la kompreniĝo, iel devis esti nature alveni al Esperanto laŭ mi sento. Mi studis en pluraj mezlernejoj matematikon speciale, poste la anglan speciale altnivele, sed diplomiĝis unuarange kiel instruisto pri matematiko kaj rusa lingvo. Poste la rusa en 89 fariĝis tute malutila diplomo, do mi malkovris dume Esperanton kaj mi finis ankaŭ la studojn universitatajn pri Esperantologio. Tio estis mia tria diplomo.
Poste, Esperanto ne estis tiel facile instruebla, do mi ankoraŭ havis nur unu kruron, matematikon, kiu ne utilis por mi. Ĝi validis nur por elementaj lernejoj sed mi jam laboris kiel lektoreto de universitato, do mi fariĝis preskaŭ ne kvalifikita por mia posteno. Do mi studis, finstudis kaj akiris diplomon ankaŭ pri la itala lingvo. Mi havas kvar diplomojn, tri lingvojn – rusa, Esperanto kaj la itala – kaj aldone matematikon, kaj mi ankaŭ doktoriĝis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto por hungaraj infanoj kiuj lernas la italan lingvon.
Mi laboris en elementa lernejo, iom ĉefe en pedagogia altlernejo, trejnante instruistojn pri la rusa lingvo kaj poste pri la itala lingvo. Antaŭ dudek jaroj mi forlasis la landon pro „korprojekto“, estis mia edzo – la granda korprojekto. Mi forlasis mian antaŭan familion, venis al Nederlando, kie mi ne plu trovis laboron ĉar mi estis tro kvalifikita: kvar diplomoj, doktoriĝo, ĉio sen vere bone koni la anglan kaj la nederlandan por labori. Fakte mi malfacile trovintus laboron kaj tiel mi kreis por mi laboron pere de Esperanto.
Laboron, ke mi povas labori, sed aliflanke iun mallaboron ĉar mi ne povas vere gajni monon. Do estas interesa situacio, sed mi plene plonĝis en tio kaj mi laboras kvinoble ol laborus kun diplomoj en iu entrepreno aŭ lernejo. Iel tiel estis la kariera vidpunkto. De dudek jaroj mi ne estas ligita al iu laborloko, sed mi estas, mi diru, profesia Esperantisto kiu dudek jarojn laboros nur por tio, iom gajnas, sed mi mem decidas kion mi faras, bonŝance. Esti propra ĉefo estas la plej terura afero, ĉar mi estas terura ĉefo kiu ekspluatas subulon.
Jürgen Wulff: Vi ekspluatas vin mem. Ĉu vi dirus ke Esperanto en la komenco jam estis korprojekto por vi aŭ ĉu ĝi pli kaj pli iĝis via korprojekto, ĉar estis ja neceso ke vi gajnu monon. Vi havis ja tiun diplomon pri Esperanto kaj interesiĝis vin la lingvo kaj la ideo, sed tio ne nepre signifas ke ĝi estas io kion vi vere el la fundo de via koro volas fari.
Katalin Kováts: Do fakte, absolute korprojekto ekde mia deka jaraĝo. Tiam mi la unuan fojon aŭdis pri ĝi – oni povas paroli kun aliaj homoj, tute ne estis laboro aŭ vojaĝo. Sopiro al renkontiĝoj kaj interŝanĝoj. Fariĝis pli kaj pli. En Hungario studi Esperanton kaj akiri diplomon ne rilatis al kariero sed oficialigis sian manion aŭ hobion estis eblo kaj mi faris tion sed tute ne pensante pri laboro kiel mongajna rimedo. Sed kial mi tamen kreis fakon en mia pedagogia altlernejo estis por stabiligi la situacion. Fakte, kion mi faris kaj faras por Esperanto ne estas io por fari por mi mem sed por fari por tiu idealo ke ĝi firmiĝu en la mondo. Mi volas servi kaj disvastigi ĝin por ke aliaj havu ĝin, rekonu ĝin, KER-ekzameno en Strasburgo, iel oficialigi. Ne estis por mi mem, sed estis por ĝi, estas kvazaŭ disvastigi iun tre bonan ideon por ke aliaj profitu el ĝi. Tial la tuta fluo estis inverse al normale. Ne individuaj celoj sed ĝuste por la projekto, por ĝia statuso kiu devus firmiĝi.
Jürgen Wulff: Vi havas kvar diplomojn. Tio sonas por kiel homo kiu havas multajn talentojn. Mi scias ke vi ankaŭ estas artistino. Ĉu tio ankaŭ estas korprojekto – eble eta, ne tiel granda ke vi volas servi por la mondo, por la paco, por la homoj, sed por vi mem, por ke vi havu ion kio esprimas vin mem, vian amon, vian animon.
Katalin Kováts: Por ke vi komprenu tion, estas necesa ke vi komprenu ke mi tute ne estis talenta en artoj. Kiam mi estis lernejano, mi devis pagi per mia intermanĝeto al amiko kiu desegnis en la leciono ĉiufoje la martelon, la skatolon, la kubon – tiu estis tasko kiun mi tute ne kapablis. Mi tamen estas karaktere persono kiu malfacile akceptas siajn mankojn. Mi volas venki min mem kaj pruvi ke mi kapablas. Tial mi kudris unusolan robon, mi trikis unusolan puloveron. Ne estis mia fako, sed mi sukcesis. Tiel mi provas provi min en multaj aferoj. Mi bakas panon por eĉ vidi tion. Mi emus iri por tri, kvar tagoj preskaŭ al ĉiu profesio. Fari ĝin, vidi kio ĝi estas, kompreneble ne por poste praktiki sed por kompreni. Tiel estis iel kun la arto kaj precipe per vitro. Mi fasciniĝis pri la materialo de vitro kiu estas tre firma, tre stabila, tamen rompiĝema. Do estas iu kontraŭdiro el tio. Tre firman aferon vi povas rompi kaj poste krei ion. Unue allogis min la mozaikoj. Nur post dek jaroj mi komprenis, ke tio absolute respegulis mian vivon. Kiam mi finkonstruis ion, mi havis bonan loĝejon aŭ laboron, mi tuj forlasis kaj serĉis alian por novaj defioj. Do fakte mi detruas la bone funkciantajn, ŝanĝas por denove havi celojn kaj defiojn. Iel la mozaiko estas tio kaj Patchwork same, kiun mi faris. Mi havas tutan tekstilpecon, tutan parton de vitro, kiun vi disrompas aŭ distondas por krei el ĝi novan. Kiel lasi bonan funkciantan familion kaj rekrei novan. Do mi nur poste rimarkis ke mia tuta vivo estas kiel Patchwork aŭ mozaiko. Bona, preta afero ekzistas kiun vi rompas kaj rekreas, kaj tio karakterizas min same.
La vitro allogis min kiam estis pli malpli dudek, tridek jara sed apliki vitroarton kostas enorme multe. En Hungario mi ne havis. Mi havintus spacon por ĝi en tiama loĝejo sed ne la monon investi por iloj kaj entute eniri.
Antaŭ ses, ok jaroj mi havis vere grandan krizon ĉi tie en Nederlando, ĉar oni volis forpreni de mi edukado.net, kiun mi kreis kaj la asocio ESF simple volis akapari kaj komplete regi kion mi kreis kaj mi regis ĝis tiam. En tiu psika krizo mia edzo diris, „Hej vekiĝu, ne sinku en tiu krizo. Ĉu vi havis ion en via vivo kion vi ne povis realigi? Do, ni rigardu.“ Mi diris, „Mi ĉiam volis labori pri vitro.“ Do ene de du tagoj li serĉis atelieron, dutagan kurson, ke mi forgesu mian grandan deprimiĝon kaj mi iru fari vitroartaĵon. Ne estis granda investo sed tamen io.
Oni akceptis min, iu majstro, kiu diris, ke por du tagoj mi povas fari pli malpli 30×30 cm grandan vitropecon. Mi diris tuj mi volas 50×50 cm. Li diris ne, mi diris ne, kaj fine mi venkis por fari mian projekton. Ekde tiu momento mi estis fascinita. Mi unue investis por Tiffany-tekniko, poste al vitraloj, poste al fandado de vitroj. Nia tre malgranda loĝejo plena je pli malpli du mil libroj kaj infano kaj ĉio, nun pli ol 50 procente estas okupata de vitroj. Pecoj grandaj, tabloj, materialoj, maŝinoj. Mi investis el ne-ekzistanta mono, ĉar mi pruntis, ricevis multon por ke mi povu plu kaj plu iri kaj provi ĉiun teknikon. Mi mem studis per YouTube-filmoj – sufiĉe danĝere ĉar oni ne klarigis ĉion, ke en la fornon oni metas ion sed oni elprenu per gantoj. Oni ne montris ĉiujn danĝerajn aferojn, sed mi sukcesis atingi en la vitrokampo nivelon sufiĉe altan por memlernanto. Poste mi studis en vitroakademio unu jaron, ĉar ili havis grandan fornon, kiun mi ne povis fari hejme. Iel magalomanie mi altiriĝis al grandaj projektoj. Sed nun mi havas eĉ la grandan fornon kiu estas pli granda ol bankuvo. Mi iris plu kaj la esenco estis ke mi jes ja realigis iun dudek-jaran revon – mia edzo kaj filo malpli sed tamen toleris kaj subtenis en tio. Finance estas kompleta katastrofo ĉar la investo estas multe pli granda ol la materia profito, sed psike ĝi estas ekstreme bona terapio, ĉar mi kiu tute ne estis mane talenta povas produkti aferojn, ke post ĉiu fojo mi mem rigardas kaj miras: „Ĉu mi faris tion?! Ĉu mi sukcesis?“ Kion la observantoj de miaj aĵoj, objektoj fakte diras ke la fantazio, la kolorriĉeco, la diverseco de broĉoj, ne nur de orelpendaĵoj, ne nur de teleroj, sed ĉio, tiu varia bunta serio fakte fascinas la homojn sed pleje min mem. Kion ĝi ankoraŭ donis, mi estas traktata ne-talenta kaj tamen faras ion per miaj manoj kiuj antaŭ dek-du jaroj estis paralizitaj. Mi havis virusan infekton, paraliziĝis komplete, mi devis relerni paroli, paŝi, movi min. En la tekniko de lamp work, de perlofarado per torĉo, vi devas turni aferojn, havas varmon kaj komence tute ne kapablis fari tion. Ankaŭ tion mi venkis ke per la torĉo kaj varmo mia mano denove funkcias. Do terapio fizika kontraŭ paraliziĝo.
Io kion mi tre konsilus al ĉiu fortkaraktera persono, gvidantoj ekzemple kiuj regas ĉion. Mi instruas, mi tute ne havas tiun Feedback, la reagon, mi nek vidas la rezultojn, kelkaj ridetoj, sed ĉu ni vere efike instruas al homoj, ĉu tio restas, ĉu tio revenas, ĉu ili havas profiton el mia instruado. Mi ne ofte vidas tion, precipe ne rete. Sed en la vitro kiam mi laboras jam tuj aŭ post kelkaj horoj mi vidas la rezulton. Ĝi frakasiĝas se mi ne tre regule turnis, venas frakasoj vi povas forĵeti, sed mi scias tion nur post kvin horoj kiam eliras el la forno. Kion mi lernis, estis akcepti miajn erarojn. Mi ne histerias, mi konstatas, rigardas, tre bedaŭras, lernis forĵeti aferon en kiun mi mem metis unu horan laboron en unu perlon. Eĉ antaŭ hieraŭ mi faris du kiuj frakasiĝis ĉar por tri monatoj mi ne tuŝis vitron. Nun mi faris sed iel la lerto ne estas kaj la plej grandajn, trihoran laboron, mi devas forĵeti nun.
Mi lernis akcepti, kion mi ne povis fari facile en mia faka laboro, la vera laboro. Akcepti konfrontiĝon kun evidenta eraro ĉar se frakasiĝas vi ne povas diri, „Pah, mi tamen bone faris.“ Ne, vi malbone faris. Ĉu estis vento, ĉu estis io alia, tute ne gravas kial, ĝi ne sukcesis. Por mi estas unu parto ke mi povis realigi revon kaj estas sukcesa laŭ la vido – mia edzo ĉiam admiras ĉiufoje ĉiujn aferojn – ke homoj pretas se ili vidas elspezi monon por tiuj aferoj. Sed samtempe mi mem devas konfrontiĝi kun la malsukcesoj. Donas multe pli sanan memtaksadon ol ekzemple instrui kaj esti en ĉefa rolo kiam neniu rajtas vin kritiki kaj ne kuraĝas vin kritiki. Do vi povas pensi vin perfekta. Nun mi havas iun veran spegulon en la vivo ke eraro estas eraro nigra-blanke kiun en aliaj pozicioj aŭ vi ne vidas aŭ vi vidas sed ne akceptas aŭ kiu ajn kombino povas esti. Kaj por tio tiu korprojekto fari vitrajn aferojn kolorajn tre fascinas min, en Nederlando eĉ pli ol en Hungario ĉar ĉi tie ĉio estas griza.
Mi lernis ion pri mi mem kaj trejniĝas. Vi povas ekzemple vidi ĉi tie iun lampon, estas iu Tiffany. Mi faris ĝin dum kvin tagoj senĉese, la lastaj du estis sendorme en unu loko, kaj mi edzo tuŝis ĝin, portis ĝin kaj faligis ĝin kaj rompis. Estis donaco por li. Eĉ tion mi devis trakti, ke iu kvintaga laboro en sekundo rompas. Mi akceptis ĝin tiel ke mi neniam riparis. Ĝi pendas tie.
Mi diras al vi, ke tiu korprojekto enorme multe donis al mi – mi havas almenaŭ tri mil pecojn da vitroproduktoj – de malgranda juvelo al granda fenestro. Tio estas unu flanko. Mi ne povas vendi ĉar mi ne havas tempon por iri al bazaroj. Mi ne havas tempon bone manaĝi tion. Eble iam kiam mi nenion havos mi pagos panon per tiuj aferoj. Ĉar se mi havas tempon mi preferas produkti aŭ se ne eblas, paroli pri ĝi.
Gravis ke mi faris ion pri kiu NENIU pensintus ke mi povas fari, eĉ mi mem ne. Estis pruvo por mi mem pri kapabloj, grandega fantazio. Kio estas interese kaj eble ne tute same en aliaj agadoj, ke ekzemple mi komencas en la fajro kaj mi volas fari iun perlon nigran-blankan aŭ tiel dekoritan kaj la fina rezulto estos ruĝa kaj flava kaj tute alia formo ktp., ke dum la agado se vi eraras vi povas ripari kaj fine vi alvenas al TUTE alia afero. Estas pli malpli ke iu verkisto komencas poemon kaj alvenas al dramo aŭ komencas dramon kaj alvenas al kanzono. Iel tiel mi povas ŝanĝi la tutan proceduron. Tio ekstreme plaĉas al mi. Ĝi instruis ankaŭ al mi esti multe pli fleksa. Dum la proceduro mi povas ŝanĝi aferojn, dum la torĉo-laboro, ne en la forno. Se mi metas ion en la fornon, mi ne plu povas tuŝi ĝin. Restas kiel estas. En la sama arto mi povas iri du aferojn. Iron kiun vi tute ne povas influi kaj tuŝi plu, kiu estas kiel vi decidis kaj se milimetron puŝiĝas dum vi fermas la pordon de la forno jam vi nenion povas fari. Kaj en la alia vi povas fari el globeto kubeton kaj kion ajn. Ankaŭ tio estas mirinda afero.
Por mi tiu arto estas psikologia proceduro kiu absolute trejnas min kaj psike evoluigas. Mi devas aldoni ke estas ankaŭ iu amara rezulto el tio, ĉar mi admiras la aferojn, sed la homoj ne aĉetas. Se mi vidus tion mi freneziĝus havi. Kelkaj freneziĝas, kelkaj aĉetas sed ne tiom kiom ili eble valorus, ĉar mi ne estas konata, ĉar mi ne havas iun brand, iun markon, neniu serĉas juvelina-vitraĵon ĉar tio estas fermita mondo. Vi devas akcepti ke eble vi havas belegajn aferojn, sed se la sama produkto estus de iu konata marko, la homoj donus dekoble pli da mono aŭ eĉ aĉetus. Tio estas la plej doloriga afero, ke objektive vi produktas ion belan, sed la mondo estas maljusta. Tio donas krizojn. Krizojn kiam vi havas tro kaj oni nuligis pro la pandemio tri ekspoziciojn kaj vendeblojn. Dum tri monatoj mi ne povis tuŝi ĉar kial mi produktu oni sub la lito, sur la supra parto de la ŝranko? Ĉie estas belaĵoj. Kial mi faru plu? Poste mia edzo diris, „Vi faras por via plezuro. Ne pensu pri la mondo.“ Estas tre kompleksa afero, absolute tre kompleksa.
Jürgen Wulff: Tio ŝajne ankaŭ estas la kialo ke tamen fascinas vin post tiom longa tempo. Vi diris ke vi bakis panon por montri ke vi kapablas fari tion. Mi ofte ankaŭ faras aferojn, nur por pruvi ke mi kapablas fari tion, do ni similas iel. Sed la vitrolaboro restas ĉar estas tiu ambigueco de iu frakasebla tamen fleksebla materialo kaj la diversmaniera agado. El vitro oni povas fari diversajn aferojn – vi montris al mi Tiffany-lampon, juvelojn el vitro ktp. Do la fascino restas. Se oni havas korprojekton mi konas multajn homojn, kiuj komencas ion kaj post iom da tempo forlasas ĉar la motivigo ne estas la treno kiel vi diris – ili ne sentas tion. Kial vi restis ĉe la vitro kaj ne ĉe la aliaj aferoj.
Katalin Kováts: Mi ne povas nun vere analizi. Mi restis eble ĉar mi jam investis TIOM da mono ke mi havas tiom da bazan materialon. Ĉi tie staras, kuŝas grandaj plankoj de vitroj. Kion mi faru, mi devas prilabori ilin. Mi havas investitajn plurdekmil eŭrojn, la maŝinoj kaj aparatoj. Mi ne povas diri al mia edzo, „Ho, mi ne plu volas fari!“ Tio estus tre racia klarigo. Sed mia edzo estas tia ke li dirus, „Ni vendu, ni forĵetu, ni liberiĝu. Ni havus ĉambron por finfine sidi. Bonege, vi ĉesu!“ Do verŝajne tio ne estas la kialo. Mi volas progresi, mi volas la ĝuon kaj mi ne povas imagi ke mi komplete forlasas tion. Mi EKSTREME suferus se oni forprenus de mi la eblon ke mi ne vidu ilin, ke mi tuŝu. Jen ekzemplo. Vi vidas ĉi tie violonon. Mi aĉetis kvar violonojn. Ne estis facile aĉeti ne tute pretajn. Mi volis fuŝitajn. La veraj majstroj en la atelieroj diris ke ili ne havas fuŝitajn, do mi aĉetis duonpretajn kiuj ne havas la finon. Tiu komponaĵo estas omaĝo al Vivaldi „La kvar sezonoj“. Do unu sezono pretas kaj la sekva mi decidis estu vintro. Mi ne trovis la plej bonajn vitropecojn por vintro do mi blokiĝis. Mi ne iris al somero, kaj ne iris al la aliaj. Aŭtuno pretas, sed mi devas finfari tion, ĉar mi volas la kvar sezonojn, la kvar violonojn. Sed kien mi metos poste, mi ne scias. Do, la revoj restas. Kiam mi finos tion, mi havos plurajn bonajn ideojn. Miaj revoj iel montri min estas fakte en la formo de vitroj.
Jürgen Wulff: Kaj tio ankaŭ estas la motivigo. Kio motivigas vin malgraŭ ke vi ne tiom vendas, malgraŭ ke vi ne estas agnoskata kiel granda artistino. Oni bezonas grandan motivigon en si mem por daŭrigi la tuton. Vi trovas tion ĉiam en vi mem ĉar vi havas tiujn revojn kaj ideojn kiuj trenas vin.
Katalin Kováts: Jes, estas iu esprimformo. Eble pro la instrumentoj estas ke mi ŝatas muzikon sed mi absolute ne povas distingi aŭ bone memori. Do mi fasciniĝas por la muziko, mi ekstreme ŝatus kanti aŭ muziki. Mi ne kapablas. Malgraŭ sesjara pianludado mi opinias min nulo. Sed tamen unu el la revoj estas fari tiujn violonojn. La neatingeblajn en iu senco mi volas fakte venki per alia maniero. Miaj violonoj neniam donos muzikon kiel mi mem ne donas, sed estos belaj. Laŭ mi la plej granda instigo estas krei aŭ venki ion kion vi ne kapablas. Tion la aliaj pensas ke vi ne kapablas, vi mem pensas ke vi ne kapablas, sed vi strebas fari kaj alimaniere mi uzos la violonojn. Do mi faras ion pri violonoj. Tio estas eble memtrompo sed laŭ mi miaj violonoj estos absolute fascinaj eĉ por muzikisto kiu ludas violonon. Iel estas metamorfozo de tiuj aferoj. Tio tiras min.
Mia alia daŭra motivo estas la pavoj. Ĉar ili estas gravaj por mi, ili ĉirkaŭas min. Pavo, la bela, la pompa besto kun koloroj sed tamen tre danĝera kaj tre agresema besto. Ili estas ekstreme agresemaj. Do ili fascinas kaj en multaj miaj objektoj la pavo revenas. Estas kelkaj fiksaj motivoj kiuj en diversaj formoj revenas. Tiujn mi volas realigi sed mi ne volas pavojn fari en mil ekzempleroj en diversaj formoj.