Jürgen Wulff: Kiel estis la vivo en la familio Zamenhof? Kiun rolon ludis la lingvo Esperanto en via vivo?
Margaret Zaleski-Zamenhof: Estas tute stranga afero. Mi naskiĝis 1958 en Varsovio kaj mia patro, kiu kompreneble parolis Esperanton, forlasis Pollandon por vivi en Francio. Do mi ne vivis kun mia patro. Antaŭ lia transloĝiĝo, mia fratino Hanna, kiu aĝas kvin jarojn pli ol mi, partoprenis en kongresoj en Varsovio. Do ŝi havis iomete da kontakto kun la lingvo. Eĉ ekzistas filmeto pri ŝia partopreno kiam ŝi deklamis la poemon „Ho mia kor‘“. Ŝi lernis iomete pri la lingvo kiam ŝi estis infaneto, sed mi ne, ĉar mi ne vivis kun mia patro ĝis kiam mi alvenis en Francio en 1973. Kaj kiam mi alvenis en Francio, mi nepre devis lerni la francan, la anglan ktp. Do mi ne vere lernis pri Esperanto kiam mi estis infano.
Sed estas alia afero kiu estis tre grava por mi. Temis pri la graveco de la ideo de Esperanto. Vi sciu, kiam mi estis knabineto en Varsovio, estis multe da rasismo kontraŭ juddevenaj homoj. Estis terure. Do por mi, fanfaroni pri la fama praavo kiu havis tiom grandan, gravan ideon pri la internacia lingvo, estis apogo. Mi povis fieri pri mia deveno. Tio vere helpis min: jes ja, mi estas juddevena, sed mia praavo faris ion tre gravan, belan por li kaj por la homaro.
Estas alia anekdoto kiun mi povas rakonti. Kiam mi venis por ferii en Francio por lerni la francan, mi aĝis ĉirkaŭ dek aŭ dek-du jarojn, mi ne bone parolis la francan. Mi estis tie por lerni kaj iu knabino diris al mi, „Ah, vi devas respekti nin, ĉar ni estas en nia lando kaj vi estas nur polino. Do vi ne estas grava persono. Mi diris, „Jes, mi estas polino, sed ni poloj havas Chopin, havas Kopernik ktp.“ (ridas) Sed pri Zamenhof estis pli grave, ĉar li estis mia praavo. Mi estas Zamenhof, do mi povis pli fieri pri ĝi.
Jürgen Wulff: Vi jam parolis pri la ideo kaj ke vi fieras pri tiu kiun via praavo sukcesis fari. Ĉu vi havas specialan emocian rilaton al li?
Margaret Zaleski-Zamenhof: Estas amuze, ĉar mia patro, kiu bedaŭrinde forpasis en oktobro 2019, antaŭ la mondmilito nomiĝis Ludoviko Zamenhof. Li ŝanĝis lian nomon kiam li eskapis el la geto kaj li nomiĝis Krzysztof Zaleski. Post la milito li prenis la nomon Ludwik Krzysztof Zaleski-Zamenhof, sed antaŭ la milito li nomiĝis Ludoviko Zamenhof kiel lia avo. Do ĉi tiu nomo kompreneble estas emocie grava por mi, ĉar estas la nomo de mia patro. Aliflanke ekde mi eksciis pri Esperanto, pri la lingvo kaj pri la vivo de la praavo, mi sentas min sufiĉe proksima al li ĉar ni ambaŭ estas kuracistoj. Mi devis studi medicinon ĉar mia patro ĉiam volis ke mi fariĝu kuracistino. La patro de Ludoviko ankaŭ postulis ke li studu medicinon prefere al amuziĝi pri la lingvo. Ankaŭ mi pli interesiĝis pri lingvoj ol pri medicino, (ridas) sed poste volonte studis medicinon ĉar mi havis iluziojn pri tio, kiel mia praavo havis. Li volis helpi homojn, li volis instrui homojn pri la vivo, konsili homojn. Do ni ambaŭ estis elreviĝintaj pri la metio, mi pensas, eĉ se kompreneble estas tre bela kaj interesa fako.
Mi jam diris ke mi ĉiam interesiĝis pri lingvoj kiam mi estis juna. Nun mi ne plu bezonas ĉar mi parolas Esperanton, (ridas) sed antaŭe kiam mi vojaĝis mi estis ĉiam ekstreme frustrita kiam mi ne povis kompreni aŭ paroli la lingvon en la lando. Ekzemple mi subite lernis la germanan lingvon ĉar mi havis en mia vivo koramikon kiu estis el Munkeno. Do mi lernis la germanan ĉar kiam mi la unuan fojon venis al la flughaveno en Munkeno mi nenion komprenis. Ne estis eble por mi. Do mi ĉiam lernadis lingvojn.
Mi ankaŭ verkis kaj foje verkas poemojn. Tiun hobion ankaŭ la praavo havis. Jes mi pensas, ke eble estas similaj trajtoj ĉe ni ambaŭ.
Jürgen Wulff: En kiuj lingvoj vi verkas viajn poemojn?
Margaret Zaleski-Zamenhof: Nun mi provas verki en Esperanto. Kiam mi estis tre juna, estis en la pola, poste estis en la franca, kompreneble. Estas eĉ libreto kiu aperis antaŭ dudek jaroj.
Kiam vi eklernis Esperanton, ĉu estis iel ‚sankta devo‘ pro la familia nomo aŭ ĉu estis tiel grava por vi ke ĝi venis el via koro? Mi demandas tion ĉar ofte la infanoj kaj nepoj volas vivi propran vivon kaj tiam venas la familia historio kaj ili sentas premon aŭ devon fari tion.
Mi sentis premon por studi medicinon. (ridas) Estis ankaŭ familia tradicio. Ĉiuj estis kuracistoj krom mia patro. (ridas kaj ridante pluparolas) Li volis eskapi la tradicion sed li tute ne volis ke mi eskapu. Sed pri la lingvo ne, ĉar li mem okupiĝis multe aparte post kiam li emeritiĝis. Li multe partoprenis diversajn aranĝojn, estis sufiĉe aktiva en la movado, sed ne dividis tion kun mi ĝis sufiĉe malfrue en lia vivo. Kiam mi eklernis Esperanton mi komencis partopreni en la movado iomete.
Jürgen Wulff: Kiel aĝa vi estis tiam?
Margaret Zaleski-Zamenhof: Ho, mi estis tre maljuna! Mi akompanis mian patron en Bjalistoko en la jaro 2009 kaj mi tre malmulte parolis Esperanton tiam. Poste mi ne vere interesiĝis pri tio, ne vere havis tempon ktp. En 2015 – tiam mi patro aĝis jam 90 jarojn – li petis ke mi akompanu lin en Lille ĉar li volis ke mi transprenu la torĉon. Li volis ke mi kaj mia fratino ekde tiam reprezentu la familion. Do mi pli serioze eklernis Esperanton en tiu tempo, sed tute ne bone parolis. Li petis ke mi venu. Li diris nur, „Vi devas reprezenti la familion.“ Li diris tion, sed mi tute ne konsentis. Mi tre volonte faras, sed Zamenhof diris ke li kreis, ke li inicis la lingvon kaj donacis ĝin al la homaro.
Esperantistoj ne bezonas nin. Mi volonte partoprenas la aferojn kaj pensas ke se kelkaj homoj ŝatas min kaj scias ke mi estas la pranepino de Zamenhof, eble ili volonte lernas Esperanton. Eble kelkaj homoj estas kortuŝitaj ke iu Zamenhofo partoprenas la kongresojn, instruas kaj provas fari diversajn aferojn. Sed estas ankaŭ iu kontraŭa parto en la movado. Kelkaj Esperantistoj diras, „Kial ni bezonas Zamenhof? Ni ne bezonas Zamenhof!“ Mi vere volas promocii la lingvon, mi vere volas partopreni kaj instrui kaj fari diversajn aferojn. Tio estas mia nuntempa vivoprojekto mi povas diri. Sed tute ne estas sankta devo! Mi faras tion ĉar mi deziras. Mi kore deziras fari tion.
Mi havis la bonŝancon renkonti Katalin [Kováts] en Lisbono kaj ŝi vere helpis min. Mia patro konis multajn homojn en la movado, sed mi ne. Kiam mi partoprenis la kongreson en Lisbono – Mark Fettes invitis min, ĉar mia patro ne plu povis iri – mi sentis min tute sola. Mi konis neniun. Mi ne sciis kion fari, mi ne sciis kia povas esti mia rolo en la afero. Sed mi renkontis Katalin. Mi pensas ke ŝi konsideris ke ŝia sankta devo estis instrui Esperanton al mi (ridas) kaj helpi min en la movado.
Jürgen Wulff: Sed tio por ŝi ne nur estas ‚projekto‘ en kiu ŝi puŝis vin, sed vi ankaŭ amikiĝis.
Margaret Zaleski-Zamenhof: Jes, ni ekstreme amikiĝis. Ŝi laborigis min vere multe, studis kun mi ĉiutage. Ŝi diris, „Jes, vi trapasos la C1 KER-ekzamenon.“ „Mi ne povas, mi ne kapablas!“ mi protestis, sed ŝi diris „Jes, vi kapablas!“ (ridas) Ŝi estas eksterordinara persono, ni tiom amikiĝis ke ni tre bone povas esti teamo.
Ofte ja estas ke oni ion kune faras, ne nur estas projekto de unu persono sed oni faras tion kun amikoj aŭ partneroj. La sukceso dependas de tio ĉu oni bone harmonias. Kiam oni harmonias, la afero estas multe pli facila kaj sukcesopromesa.
Por mi tre gravas projektoj kiel Arto-Ŝoko kaj aliaj aranĝoj kiuj temas ne pri Esperanto sed pri aliaj kulturaj, politikaj aŭ sciencaj projektoj. Por mi estas la plej bela sukceso de la lingvo. Do ĝi estas nur ilo kiu estas ĉies. Oni tre facile, aŭ sufiĉe facile (ridas), povas lerni la lingvon kaj uzi ĝin. Ne estas premo.
Kiam ni havis la van-Gogh-kurson estis eksterordinara afero ĉar partoprenis homoj el multaj landoj kaj kontinentoj. Ni ĉiuj komunikis pri van Gogh en Esperanto. Do ni estas ĉiuj egalaj per la lingvo kaj povas dividi ion. La lingvo estas ilo, rimedo.
Kiam mi estis en Lahti mi renkontis Eva kaj Johannes. Ilia projekto [kernpunkto] ankaŭ estas tre interesa laŭ mi ĉar ili faras la podkaston pri diversaj temoj. En Lahti ni faris kurseton en Esperanto kiel ĉesi fumi. Neniu fumis, sed la homoj venis (ridas). Estas por mi belega projekto ke oni povas dividi siajn ŝatokupojn, siajn gravajn projektojn kun aliaj homoj tiom facile.
Jürgen Wulff: Io kion mi interesas, estas la afero pri via filo. Vi ankaŭ lin ne premas.
Margaret Zaleski-Zamenhof: Mi ne premas. Li ne nomiĝas Zamenhof, ĉar la patrino de lia patro ne konsentis ke li konservu ambaŭ nomojn. Tute stulta afero. Do li nomiĝas Lebard. Mi diris al li, eble vi povas aldoni Zamenhof al via nomo. Kiam li estis pli juna mi povis okupiĝi pri tio. Necesas multe da tempo por atingi tion. Intertempe li fariĝis plenkreskulo. Nun li mem devas okupiĝi pri tio sed li prokrastas. Sed aliflanke, li iomete interesiĝas pri Esperanto kaj ankaŭ li venis al Lille. Lastjare, denove kun Katalin, ni faris malgrandan kurson por mia filo kaj liaj geamikoj kiuj multe interesiĝis pri tio. Eĉ kelkaj daŭre lernas per aliaj iloj. Do mi pensas, ke paŝo post paŝo li venos. Sed nun li studas, li bezonas koncentriĝi. Ankaŭ li estas kuracisto.
Jürgen Wulff: Ĉu vi krom Esperanto havas alian korprojekton?
Margaret Zaleski-Zamenhof: Mi diris jam ke mi ŝatas verki poemojn. Nun la projekto estas provi verki en Esperanto aŭ eĉ traduki. Antaŭ ne mallonge mi aŭskultis kun mia partnero la kanton ‚Paint in Black‘ de la Rolling Stones. Mi tuj pensis pri Katalin kaj van Gogh. Li pentris ion nigra. (ridas) Do mi diris, estas bona ekzerco por uzi tion gramatikaĵon. Do mi tradukis la tekston kvankam ne ja finis. Mi volas verki por dividi miajn sentojn sed ankaŭ por ke la poemoj fariĝu iloj por helpi lerni.
Jürgen Wulff: Kion vi rekomendas al homoj kiuj volas ion realigi?
Margaret Zaleski-Zamenhof: Estas la sama afero kiel pri la dependeco. Mi fake okupiĝas pri la dependecoj, vi scias. Vi povas ŝanĝi aferojn en via vivo, kiam vi vere havas motivon. Se vi scias ke vi gajnas ion tre gravan por vi, se vi vere vidas tiun estontecon, tiun stelon, vi povas iri, vi povas fari. Katalin fidis min, helpis min. Gravas havi helpon, do elektu viajn amikojn – homoj kiuj helpas vin kreski kaj ne suben tiras vin. Se vi vere havas motivon, vi povas atingi ĉion. Mia patro dufoje eskapis la geton. Do li vere deziris vivi, ĉu ne? Kiam ni volas fari ion, ni vere devas koncentriĝi pri tio kaj trovi bonan helpon laŭ mi. Ne forgesu, la vivo estas sufiĉe mallonga. Oni ĉiam pensas, ‚Jes mi faros morgaŭ, ĉar nun mi devas ordigi la domon kaj kuiri la vespermanĝon por la edzo.‘ Li povas manĝi panon, se estas io grava kion ni devas fari. Ni devas uzi nian energion por io pozitiva.